RIISMA ESPERANTO
(Reguligo kaj senseksismigo de Esperanto)

PREZENTO DE RIISMO

En riisma Esperanto: La cxefaj vortoj, cxe kiuj la prefikso ge- povas esti utila, estas:

ARGUMENTOJ POR RIISMO

Forigo de ofta argumento kontraux Esperanto

Ebla `seksismo' de Esperanto estas dangxera por gxi, cxar gxi povas igxi facila atakilo kontraux gxi. Plie, kvankam estas malfacile taksi, kiom da homoj rezignas pri Esperanto pro `seksismo', gxuste cxar ili malaperas el la Esperanto-komunumo, versxajne temas pri pli ol nur kelkaj homoj. La ekzisto de speco de Esperanto, kongrua kun la tradicia, kiu ne estas `seksisma', faras Esperanton pli alloga por tiuj homoj.

Kontribuo al neseksisma pensado

Preskaux neniu asertas, ke per sxangxo de la lingvo oni povas tuj sxangxi pensmanierojn, kaj la riistoj ne apogas sin sur la ideo, ke senseksisma lingvo nepre kondukas al senseksisma pensado. Tamen oni povas imagi, ke la simetria uzado de -in- kaj -icx- eventuale forigas subkonscian instigon al la kredo, ke icxoj estas pli gravaj aux fundamentaj ol inoj, kaj la pronomo ri forigas la neceson cxiam konscii pri la sekso de priparolatoj kaj malfaciligas diskriminacion, kvankam estas klare, ke li kaj sxi ne estas per si mem seksismaj.

Faciligo kaj plikonvenigo

Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj (ekzemple: "Se uzanto postulas perfektan kvaliton, [ li aux sxi / tiu / gxi ] devas ofte acxeti novan inkrubandon."). Ne plu necesas memori la sekson de priparolatoj aux indiki sian sekson al tiuj, kiuj eble volos paroli pri oni. En cxi tiu epoko de skriba komunikado kaj evoluo (foje kunfandigxo) de historiaj sociaj roloj por la seksoj, la neceso scii la sekson de iu por senartifike paroli pri ri estas nura gxeno.

Reguligo kaj internaciigo

Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas vere nur historia akcidento bazita sur la plejparte hindeuxropaj sxablonoj de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de tiu strangajxo reguligas kaj internaciigas la pronoman sistemon de Esperanto kaj tial faciligas gxin, aparte por neeuxropanoj. Oni aldonu, ke riismo forigas la hxaoson pri la uzado de -in- cxe ne klare icxaj vortoj.

OFTAJ KONTRAUXARGUMENTOJ

"Oni ne bezonas riismon; la lingvo jam perfektas"

Tio estas ebla sinteno, kaj la riistoj nepre ne intencas devigi al cxiuj ekparoli riisme. Same kiel pri Esperanto mem, iuj homoj sentas la bezonon je riismo, kaj do ekuzas gxin, opiniante, ke gxiaj avantagxoj superas gxiajn malavantagxojn. Cxiu parolu kiel ri volas.

"Riismo estas nura usoneca `politika gxusteco'"

Riistoj tute ne intencas sekvi la ekstremojn de la politika gxusteco movado, kiu celas `sanigi' lingvo-uzadon per euxfemisma kripligo de gxi. Riistoj simple celas pli senpartian kaj pli logikan lingvon, bonsxance atingebla per du esence suprajxaj sxangxoj al la lingvo-uzado.

"Oni ne bezonas pronomon ri, cxar oni povas simple uzi li aux sxi"

Jes ja, sed tiel oni klare esprimas la fakton, ke oni ne scias la sekson de la priparolato. Riistoj uzas la pronomon ri anstataux li kaj sxi, ne apud ili, kaj tial ili povas same facile paroli pri iu, kies sekson ili ne scias, ol pri iu, kies sekson ili scias, kaj ili ne devas malkasxi sian scion aux nescion. Ili ecx ne devas konscii pri sia scio aux nescio.

"Oni ne bezonas pronomon ri, cxar oni povas uzi korelativon"

Jes ja, sed riistoj havas pronomon, kiun oni povas uzi ankaux por homoj de konata sekso. Se oni uzus anstataux singularaj pronomoj nur korelativojn por aludi homojn, oni havus tre strangan lingvon, cxar oni devus kutimigxi al nova sono por pronomo, kaj oni havus novan konfuzon inter homoj kaj ajxoj.

"Oni ne bezonas pronomon ri, cxar oni povas uzi la pronomon gxi"

Jes ja, tion diris Zamenhof mem. Sed Zamenhof ne proponis, ke oni cxesu uzi la pronomojn li kaj sxi kaj uzu la pronomon gxi por cxiuj homoj, ecx por tiuj, kies sekson oni scias. Oni eble povus fari tion, sed gxi estus granda reformo de la lingvo, multe pli granda ol riismo.

"Oni ne bezonas sufikson -icx-, cxar oni jam havas prefikson vir-"

La vorto viro enhavas samtempe tri signifojn; la prototipa aludato estas homa, icxa kaj plenkreska. Kiam oni uzas la saman radikon kiel prefikson, gxenerale nur la icxa senco efikas, sed pro la kunesto de la aliaj du sencoj vir- ne estas perfekta kunulo de -in-. Notu, ke praktike oni ne uzas prefikson vir- cxe homoj; en tradicia liisma Esperanto oni diras "vira kuracisto", ne "virkuracisto", kaj la duan formon oni eble ecx miskomprenus kiel "kuracisto por viroj". Kaj vir- evidente ne estas prefikso en la kunmetajxo virino.

"Ri estas tro simila al li"

La formo de la nova senseksa pronomo estas longe diskutita. Necesis kompreneble elekti formon, kiu aspektas kiel pronomo, kaj kiu ne jam havas alian signifon. Simileco inter du pronomoj de la sama pronomsistemo estus grava malavantagxo kaj estus forta argumento kontraux la uzado de ekzemple jxi apud gxi. Sed la pronomoj li kaj ri apartenas al apartaj pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude aux kontraste, do ilia simileco ne estas problemo. Oni povus ja inventi dialogon, en kiu liisto kaj riisto, kiuj malbone distingas la sonojn L kaj R ekzemple pro tio, ke iliaj (ge)patraj lingvoj ne havas la distingon, miskomprenas sin, sed la reala dangxero ne estas granda. Konsideru, ke la germana pronomo sie povas signifi iun el sxi, ili aux vi (formale), sed germanoj malofte konfuzigxas pro tio.

"Riismo kauxzos miskomprenojn"

Riistoj konas ankaux la liisman lingvon kaj povas rapide konstati, cxu parolanto estas riisto aux liisto. Liistoj povas scii nenion pri riismo, sed praktikaj spertoj indikas, ke ili senprobleme komprenas la riisman lingvon, ecx se gxi sxajnas al ili stranga. Preskaux cxiu Esperantisto jam renkontis la sufikson -icx-, kaj oni povas tuj kutimigxi al pasiva uzado (komprenado) de ri. Notu, ke kun la uzado de ge- cxe vortoj de la kategorio de patro, neniu vorto ricevas novan signifon pro riismo. Ekzistas en reala Esperanto multe pli dangxeraj fontoj de miskompreno ol riismo (ekzemple alielismo; cxu alie signifas alimaniere aux aliloke?).

"Riismo estas disdialektigxo"

Riismo estas tre videbla sxangxo, sed tute suprajxa. Interkomprenado estas tute senproblema, kaj oni ecx povas elekti paroli Esperanton kaj riisme kaj liisme, depende de la situacio. Kompare ekzemple kun la ata/ita aux landnoma skismoj, gxi estas sendangxera. Riismo sekvos la vojon de cxiuj gxisnunaj lingvaj sxangxoj: iuj proponas ion kaj ekuzas, kaj la aliaj aux sekvas aux ignoras. La manko de centra kaj respektata organo por lingvo-planado malebligas ajnan alian metodon evoluigi nature la lingvon.

"Riismo estas kontrauxfundamenta!"

Kun la uzado de ge- cxe vortoj en la kategorio de patro riismo redifinas la signifon de neniu fundamenta vorto; do ja eblas paroli ecx kaj riisme kaj nekontrauxfundamente. Sen ge- riismo nur plilargxigas la signifon de kelkaj fundamentaj vortoj. Oni povas konsideri ri kaj icxo kiel neologismojn, kaj la neuzado de li kaj sxi ne estas pli kontrauxfundamenta ol la neuzado de ci. Oni evitu uzi argumentojn pri `kontrauxfundamenteco' se oni ne povas indiki kiel io estas tia!

"Pli bone estus havi cxiujn pronomojn, ri, li kaj sxi"

Riistoj cxiam uzas la pronomon ri, ecx kiam ili bone scias la sekson de la aludato; la pronomoj li kaj sxi estas por ili arkaikaj. Venas ofte la propono, ke oni enkonduku la pronomon ri (aux sxli k.s.) sed samtempe retenu la pronomojn li kaj sxi kaj uzu cxiujn kune, kiel erojn de la sama pronomsistemo. Se oni farus tion, ri neeviteble esprimus la signifon, ke la parolanto ne scias aux intence kasxas la sekson de la aludato, dum gxi tute ne havas tiun signifon por riistoj, kiuj cxiam uzas gxin.

Kontraux la samtempa uzado de ri, li kaj sxi oni povas meti diversajn argumentojn, ekzemple ke ri kaj li estas tro similaj, ke neniu dokumentita homa lingvo havas tian pronomsistemon kaj tial gxi eble estas nenatura, aux ke oni tute ne bezonas kroman pronomon por aludi homojn de nekonata sekso, cxar jam ekzistas pluraj rimedoj por tion fari ene de klasika Esperanto. Tiuj argumentoj estas bonaj, sed ili ne estas argumentoj kontraux la riismo cxi tie prezentata.

Oni povas aldoni, ke nova distingo inter "homoj, kies sekson mi volas esprimi" kaj "homoj, kies sekson mi ne volas esprimi" estus ecx pli gxena kaj embarasa ol la deviga distingo inter inoj kaj icxoj, kiu ekzistas en klasika liisma Esperanto.

"Riismo komplikigas la lingvon"

Temas pri nur du novaj elementoj, ri kaj -icx-, kiuj estas tiom oftaj, ke oni rapidege lernas ilin. En lingvolernado estas malfacile lerni novajn distingojn, sed ignori konatan distingon ne estas malfacile. Do riisma Esperanto estas same facila kiel liisma Esperanto por lernantoj, kies lingvoj havas seksan distingon de la pronomoj, kaj konsiderinde pli facila ol liisma Esperanto por lernantoj, kies lingvoj ne havas tian distingon (ekzemple la cxina kaj la finna).

"Riismo kauxzas perdon de esprimpovo"

La enkonduko de -icx- ebligas pli klarajn distingojn kaj ricxigas la lingvon. La neuzo de li kaj sxi kauxzas nur tre etan perdon de esprimpovo, cxar oni cxiam ja povas esprimi la sekson, se necese, per uzado de -icx- aux -in-. En beletro la pronomoj li kaj sxi dauxre estos disponeblaj, same kiel ci. Rimarku, ke li kaj sxi utilas en aludado, nur kiam temas pri unu icxo aux unu ino respektive.

"Estas malfacile relerni"

En Kembrigxa Esperanto-Grupo oni trovis, ke oni povas tre rapide kutimigxi al la uzado de ri aux kun cxiuj esperantistoj, aux nur kun kelkaj. Post kelkaj semajnoj oni ne plu faras erarojn. La uzado de -icx- estas iom pli malfacile lernebla, precipe cxar gxi estas malpli ofte bezonata ol ri, sed ankaux gxi ne estas granda problemo.

HISTORIO KAJ ESTONTECO

Pro la evidenta analogeco "panjo - patrino : pacxjo - patricxo" la sufikso -icx- estas multfoje kaj sendepende inventita de multaj diversaj homoj. Versxajne ankaux la pronomo ri havas multajn inventintojn; se oni metas vokalon I post cxiu konsonanto kaj forstrekas la radikojn, kiuj estas jam uzataj aux kiuj tro similas al alia pronomo, kiun oni intencas dauxre uzi, restas nur malmultaj ebloj.

Pri la estonteco de -icx- kaj ri estas malfacile prognozi, sed oni povas almenaux konstati, ke kelkaj homoj jam parolas la riisman lingvon, kiun priskribas kaj defendas cxi tiu dokumento; riismo ne estas teorieca propono sed jam enradikigxinta praktikajxo. La celo de la dokumento estas prezenti riismon kaj rebati kelkajn ne tre bonajn kontrauxargumentojn. Cxiu povas mem decidi, cxu ri preferas paroli riisme aux liisme; espereble neniu devigos aliajn paroli Esperanton tiel aux cxi tiel.

Se iu volas diskutigi riismon en loka grupo aux eksperimente ekuzi la riisman lingvajxon, la kunverkintoj de cxi tiu dokumento sxatus ricevi raporton. Ni bonvenigos cxiajn komentojn, lauxdajn aux plendajn. Bonvolu libere (sed sensxangxe!) disdoni cxi tiun dokumenton.

Edmund GRIMLEY EVANS, St John's College, Cambridge, CB2 1TP, Britujo
<edmundo@xxxx.xxx>

B. Robert HELM, Department of Computer and Information Science, University of Oregon, Eugene, OR 97403, Usono
<bhelm@cs.uoregon.edu>

Konrad HINSEN, Gelderner Str. 22b, D-52428 Juelich, Germanio
<hinsen@acds21.physik.rwth-aachen.de>

Marko RAUHAMAA, 450 Via Colinas, Westlake Village CA 91361, Usono
<Marko.Rauhamaa@tekelec.com>

Mark RISON, Gonville & Caius College, Cambridge CB2 1TA, Britio
<rison@hep.phy.cam.ac.uk>

Marianne WELLE, 12 Sherlock Road, Cambridge, CB3 0HR, Britio

1994-07-05


Cxi tio estas HTML-igo de originala askia dokumento.

Ekzistas ankaux unua eldono de cxi tiu dokumento.

Estas leginda ankaux TTT-pagxo pri senseksaj pronomoj en la angla.

Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@xxxx.xxx>